Boris Gärtner

Boris Gärtner

Biografio

Boris Gärtner naskiĝis en 1956 en Munkeno, kie li ricevis sian edukadon. Li studis matematikon, komputilan sciencon kaj bulgaran lingvon. Nuntempe li laboras kiel programisto. Dum pli ol 18 jaroj li projektis kaj realigis programojn, ĉefe teknikajn kaj ĉebankajn aplikaĵojn. Dum mallongaj periodoj, li havis la bonŝancon labori en Nederlando, Belarus kaj Bulgario. En Belarus kaj Bulgario lia tasko estis ekutiligi la programaron por aŭtomatigita instalaĵo prigardanta la gama-radiadon en la medio.

Li interesiĝas pri objekt-bazitaj programad-lingvo kaj kunlaboradas subteni kaj perfektigi Squeak, la libere haveblan varianton de Smalltalk.